|
|||||||||
![]() |
Partneroj:
1. Skizo Inspiro al tiu ĉi projekto estis pli fruaj interparoloj kaj planoj pri internacia kunagado por la kultura diverseco laŭ principoj de UNESCO Konvencio de 2005: ,,Konvencio pri Protekto kaj Promocio je Diverseco de Kulturaj Esprimformoj” (The Convention on the Protection and Promotion of the Diversity of Cultural Expressions / Die Konvention zum Schutz und zur Förderung der Vielfalt kultureller Ausdrucksformen)
Konfirmas ĝi, ke la kultura diverseco estas komuna heredaĵo de la homaro kaj devas esti estimata kaj gardata por ĉies profito. Instigo al dialogo pri kulturoj garantias vastan kaj ekvilibran kulturan interŝanĝon por reciproka respekto kaj konstanta strebado al kulturo de paco. Tio estas ebla per fortigo de kunlaboro, internacia solidareco, partnereco, gardante sendependajn rajtojn de ĉiu ŝtato por protekto de nacia identeco sur sia teritorio.
Ĉiuj partneroj okupiĝas pri neformala edukado vaste kaj efike. Ili intencas komenci internacian kulturan edukadon pri folkloro, popolaj kutimoj de partneroj , kio estos la temo de instruado, lernado, prezentado kaj analizoj. Lernado pri aliaj kulturoj kaj instruado de propraj okazas per ekkono de kultura diverseco en socioj loĝantaj kune, sed ne akceptantaj aliulojn. Nia kunagado povas alvoki je interkultura toleremo per seminarioj, interŝanĝo de kulturaj grupoj, komunaj internaciaj aranĝoj, kampanjoj kaj promociaj eldonaĵoj.
2. Problemaro - danĝera malgrandiĝo de nacia identeco – minaca anstataŭigo de kulturo, lingvo, kutimoj per fremdaj kulturoj, ĉefe per anglosaksa - submetiĝo kaj indiferenteco de civitanoj al la minaco, senkritika akceptado de novaj kulturaj modeloj flanke de infanoj kaj la junularo Kaŭzo estas la nehaltigebla ekspansio de la angla kulturo post la Dua Mondmilito post perdo de koloniaj terenoj. Tial Eŭropo iĝis nova kampo por eksperimentoj de la venkinta koalicio, laŭ interkonsento en Jalto kaj ĝis 1989/90 ĝi estis dividita je du influaj politikaj, lingvaj kaj kulturaj zonoj. De du jardekoj influas nin propagando kaj grandaj kampanjoj per granda monsumo por akceptado de fremdaj kulturoj, precipe anglo-amerika. Ĉiuj ŝanĝoj de kulturo estas minaco al la nacia identeco de popoloj. Komencoj estas negravaj – de ,,hot dog” aŭ ŝercoj dum Halloween anstataŭ kandeloj sur tomboj de geavoj ĝis meleagro anstataŭ barĉo dum Vigilio, ktp. La problemo estas ĝenerale konata sed ne traktata kiel minaco precipe al infanoj kaj la junularo. Ili jam estas infektitaj per amaskulturo en interreto, televido, reklamoj, komerco. Tial estas devo de la maljuna generacio averti kaj preventi kontraŭ troa ekspansio de fremdaj kulturoj al socia kaj nacia vivo. La plej bona aliro al la juna generacio estas realigo de komunaj, interesaj, kontentigaj taskoj. Ĝuste tiaj aranĝoj estas planataj en tiu ĉi projekto. Interŝanĝo de artismaj programoj prezentantaj lokan folkloron kaj karakterizajn ecojn de naciaj kulturo kaj kutimoj. Ili estos preparataj en intergeneraciaj grupoj. La aĝuloj estos aŭtoritatoj kaj instruistoj por junuloj, kiuj jam estas edukitaj sen sento de nacia identeco kaj kiuj ne komprenas valoron de kultura diverseco en la eŭropa kontinento. Ni planas krei socian kadron de inspirantoj ĉe la partneraj organizaĵoj, en ilia medio, por estonta agado kleriga, instrua, instiga por nacia kaj internacia kulturoj. |
||||||||